104-a Universala Kongreso
Vivanta Naturo, Floranta Kulturo

Internacia

La kongresa temo de nia 104-a UK estis elektita de la Estraro de UEA komune kun la LKK kaj formale anoncita la 3-an de aŭgusto, fine de la 103-a UK en Lisbono, kiel eblas rememori en la kongresa retejo: www.esperanto.fi/uk2019/kongresa-temo.

Ĝi estas "Vivanta naturo, floranta kulturo".

Kiel aliĝi

Se vi ankoraŭ ne aliĝis, ne mistrafu la okazon facile kaj naturamike aliĝi per nia reta aliĝilo:

https://uea.org/kongresoj/alighilo

Atentu, ke la plej favorpreza aliĝperiodo daŭros ĝis la 31-a de decembro 2018. Fine ne forgesu, ke plej multe ŝparas la membroj de UEA-TEJO, ĉu bazaj aŭ abonantoj. Do nepre (re)aliĝu por ne mistrafi nian plej favoran kotizon: https://uea.org/alighoj/alighilo

Legu pli da informoj ĉe https://www.facebook.com/Lahtio2019

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉