BEMI-karavano al IJK 2022 en Roerdomp
Plurtaga biciklovojaĝo

Internacia

La Internacia Junulara Kongreso de 2022 en Nederlando estos biciklema kongreso.
Do tute taŭgos, ke vi ankaŭ alvenu per biciklo, kun aliaj biciklemaj esperantistoj.

Starto:
Vi povos aliĝi al la karavano en pluraj lokoj.
La plej fora estas la vilaĝo Röbel, parto de la komunumo Süsel, apud la urbeto Eutin, proksime de la Balta maro. Tie ni startos en la mateno de sabato, la 13-a de aŭgusto 2022.
Pli facile atingebla startloko estas la urbego Hamburg, kie ni startos en la mateno de dimanĉo, la 14-a de aŭgusto 2022.
La itinero de Hamburg al De Roerdomp ankoraŭ ne estas decidita.
Se vi deziras aliĝi al la karavano en tago pli malfrua, korespondu kun ni por decidi pri taŭga loko.
Se vi deziras starti en loko, kie la ĉefa karavano ne pasos, tiam vi povas formi branĉon de la karavano.
Se vi deziras starti pli frue en pli fora loko, ekz-e en Danlando, Svedujo aŭ Norvegujo, tiam ni povas ŝovi la startlokon tien.

Distanco:
La unua etapo de Röbel ĝis Hamburg havos ĉ. 85 km.
La ceteraj etapoj inter Hamburg kaj la kongresejo dependas de la itinero; ĝenerale ili havos malpli ol 75 km.

Tranoktoj:
Ĉefe ni tranoktos sovaĝe tendumante.

Averto:
Se vi volas veni trajne al la starto de la karavano, ne prokrastu: devige rezervendaj biciklolokoj en rapidaj trajnoj tra Germanujo elĉerpiĝas!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj