🖥 54-a - ILEI Kongreso VEKI 2
Kutima ĉiujara evento de ILEI por instruistoj kaj aliaj personoj.

InternaciaLoka

ProgramSkizo 2021-07-26.pdf 274 {0}
La ĉefa temo estas Esperanto-kulturo en Esperanto-kursoj.

La ILEI-Kongreso enhavas prelegojn, komitatkunsidojn, koncertojn, debatojn...

Ni volas ebligi partoprenon de ĉiuj per la Reto.
Retejo de la kongreso (programo, aliĝilo…) => ilei.esperantujo.io/veki2021
Babilejo de ILEI =>
ilei.telegramo.org

Dutaga simpozio okazos ĵaŭde kaj vendrede, kun la temo Esperanto en universitataj medioj – nuntempo kaj estonteco.

54-a - ILEI Kongreso VEKI 2

7 – 14 aŭgusto 2021

La detala programo aperas en pdf-formato tute sube de tiu paĝo kune kun bildoj kaj emblemoj.

Okaze de tiu evento Benino restos en nia fokuso, ĉefe en la Nacia Vespero.

La kongresa temo estas kaj restas : “Esperanto-kulturo en Esperanto-kursoj”

La komitatkunsidoj okazos dimanĉe 8-an kaj marde 10-an de aŭgusto.

Dutaga simpozio okazos ĵaŭde 12-an kaj vendrede 13-an de aŭgusto.

La temposkemo en tri sesioj en ĉiu tago restos la sama kiel en 2020 en VEKI 1.

La teknika organizado estas en la manoj de Unika.

La programa starigo estas en la manoj de Marija Belosevic kaj Mireille Grosjean.

La simpozia koncepto estas en la manoj de Ivan Colling kaj Radojica Petrović. 

La Kongreskotizoj estos : por A-landanoj 20 EUR. Por B-landanoj 10 EUR. Por subvenciataj personoj (ni alvokas al A- kaj B-landanoj, ke ili subvenciu unu aŭ plurajn personojn, kiuj ne povas facile transpagi ian sumon al Eŭropo.) 5 EUR. La pagoj povos okazi per ĝirado el UEA-konto de partoprenonto al UEA-konto de ILEI aŭ per ĝirado per kreditkarto al indikota banko en Belgio.

Por demandoj kaj proponoj pri pagado kaj subvenciado turnu vin al Mireille Grosjean : mirejo.mireille@gmail.com.

Por proponoj pri la programo turnu vin al Marija Belošević miriam010@gmail.com kaj Mireille Grosjean mirejo.mireille@gmail.com.

Por demandoj pri la simpozio turnu vin al Ivan Colling <iecolling@yahoo.com.br> kaj Petrović Radojica <radojica.petrovic.rs@gmail.com>

Por demandoj pri la teknika aspekto de VEKI2 turnu vin al Unika unika@esperantujo.io 

Ni forte esperas, ke tiu 54-a Kongreso estos fruktodona, lertiga, interesa kaj distra.

Nome de la Estraro : Mireille Grosjean, prezidanto.



Retejo de la kongreso (programo, aliĝilo…) => ilei.esperantujo.io/veki2021
Babilejo de ILEI =>
ilei.telegramo.org

Veki-eoKulturo-Kursoj.jpg 106 {0}
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉