Kafo, kuko kaj... Esperanto!
11:00 - 13:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Surloka renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading kaj Oksfordo

InternaciaLoka

La renkontiĝoj de la plej afabla Esperanto-grupo en la mondo bonvenigas ĉiajn parolantojn de Esperanto, de la komencantoj ĝis la spertuloj. Se vi neniam spertis babiladon en la lingvo, venu kaj ekparolu! Ni ĉiuj estas tie por uzi la lingvon kune (kaj ankaŭ por la kafo kaj kukoj, kompreneble).

Ni renkontiĝos de la 11.00 matene ĉe Oxford Town Hall's Café, Oxford Town Hall, St Aldate's, Oxford OX1 1BX.
Eniru la urbodomon. Dekstre de la enirejo troviĝas la muzeo. Sekvu la koridoron ĝis la malantaŭa parto de la konstruaĵo kaj vi trovos la kafejon.

NB: Bonvolu sciigi nin antaŭe, ke vi intencas ĉeesti. Sendu retmesaĝon al la retadreso ĉi-dekstre. Tiel ni scios kiom da homoj ni atendas kaj povos pli bone elekti kie sidi en la renkontiĝejo.


Venu por uzi vian Esperanton kun aliaj parolantoj en amika etoso.