🖥 🐀RB_Hameln: 🎶37-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Kantoparado KLEIN - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 KLEIN.jpg 30 kB
Detala programo:
08.11.2023:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
37-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago. 


Reguloj:
  • Dum la kunveno estas prezentitaj 9 kantoj kaj ilia resuma filmo.
  • Nur post la 9+1 prezentoj ĉiu ĉeestanto en la Zoom-ĉambro ekrajtas voĉdoni
    • Prefere per la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn (la ligilon vi ricevos post la resuma filmo)
    • Nur se eble tio ne funkcias, vi rajtas sendi vian voĉdonadon al  hameln@esperanto.de  per privata mesaĝo al Heinz en la Zoom-babilejo
    • Nur tra PollUnit, retmesaĝo kaj Zoom-babilejo voĉdonado validas
  • Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn. Tri ekzemploj:  
    • la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj unu plia ankoraŭ 1 poenton.
    • unu kanto ricevas 4 poentojn, la dua 3 poentojn
    • al sep kantoj vi donas po 1 poento
  • Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj
  • Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
  • La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun 6 novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj ekde 2023 maksimume 2 fojojn (entute prezentitaj 3 fojojn) kaj poste denove proponitaj post unu jaro.

Propraj proponoj
  • Ĉiu povas sendi almenaŭ 2 semajnojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
  • Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Se venas pli ol 6 kantoj, ili povas esti ludataj en unu el la sekvaj Kantoparadoj.
  • Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.

Rezulto de la voĉdonado
Kelkajn tagojn post la Kantoparado vi povas legi ĉi-tie sube:
  • la liston de la kantoj kaj la ligilojn al ili
  • la ligilon al la resuma filmo
  • la rezulton de la voĉdonado
Alklaku la dosierojn sube por pli bone legi ilin.
 
 
Multan plezuron! 
 
A) Rezulto 37-a Kantoparado.PNG 196 kB

(Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!)

Proponoj dum la 37-a Kanto-Parado je la 08.11.2023:
1) Karin: 2:43 La Golemo – jOmO https://www.youtube.com/watch?v=cfCJZ7NknR8
2) Guido: 4:11 Sereneco – Feri Floro https://www.youtube.com/watch?v=Uor3YwuOsOs
3) Anjo: 4:47 Trovis mi patrujon – Anjo Amika https://www.youtube.com/watch?v=Nnwhe0UnZD4
4) Ewa: 5:06 La kanto pri la ora lando – Frey Lech Band kun Katarzyna Breczko kaj Lech Jan Mazurek https://www.youtube.com/watch?v=O6U5qig7H1g (min: 13:13.-17:19) 
5) Inge: 5:37 Mia voĉ‘ pli laŭtos - Amindaj https://sonichits.com/video/Amindaj/Mia_vo%C4%89'_pli_la%C5%ADtos?track=1 
6) Attila: 4:16 Fidelas amon la anim‘ – Attila Schimmer https://www.youtube.com/watch?v=8V8WXqQb578 
7) Axel: 3:03 Vestiĝoj – Martin & la talpoj https://youtu.be/WbxkRaSorVA?si=IJoxGVc06cHk99Cn 
8) Heinz: 2:47 La koro-sutro 7a parto – Lou Harrison https://www.youtube.com/watch?v=_kjNpc2jofU  
9) Sven: 4:35 Jen paco-hor‘ / Wakati Wa Amani – Internacia koruso dum UK 2023, dirigento Zdravka Boytcheva, piano Tobiasz Kubisiowski, drumo John Magessa 

C) Poentoj 37-a Kantoparado.PNG 41,6 kB


Venkintoj post la voĉdonado (29 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 34 poentoj: Mia voĉ' pli laŭtos - Amindaj
2-a rango kun 29 poentoj: Sereneco - Feri Floro
3-a rango kun 23 poentoj: La Golemo - jOmO

D) Landoj 37-a Kantoparado.PNG 23,5 kB

 
Denove estis bela vespero dum la 37-a Kantoparado. Entute partoprenis 37 homoj el 14 landoj (Ukrainujo, Usono, Hungarujo, Svedujo, Belgujo, Francujo, Kroatujo, Slovakujo, Litovujo, Svisujo, Ĉeĥujo, Britujo, Pollando kaj Germaujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Voĉdonis en la fino 29 homoj

Aliajn Resumajn Filmojn vi povas spekti sur la paĝo de Verda Stacio: https://verdastacio6.webnode.cz/kantoparado/ 

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .

Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Resuma filmo de la 37-a Kantoparado

Jen vi povas spekti la resuman filmon pri ĉiuj naŭ kantoj, kiuj estis ludataj en la 37-a Kantoparado. Dankon al Paŭlo de la Verda Stacio!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉