Ĉiĉeronado tra bierkeloj
Esperantlingva ĉiĉeronado tra Nurenbergaj bierkeloj kaj poste malfrua tagmanĝo / kafumado en la urbocentro.

Esperantlingva ĉiĉeronado tra la urbaj bierkeloj la 20an de Januaro 2019
Ni renkontiĝos je 12:15 h antaŭ la Gastejo "Altstadthof". Post la ĉiĉeronado (4€) tra la kelaj tuneloj sub la urbo ni renkontiĝos je la 14a horo en la Restoracio Provenza ĉe la ĉefa urboplaco "Hauptmarkt" por komuna malfrua tagmanĝo kaj/aŭ kafumado.
Hausbrauerei Altstadthof
Bergstr. 19, Nürnberg (urbocentro)

Caffè Ristorante Provenza
Hauptmarkt 6-8, Nürnberg (urbocentro)
Publiktrafikaj haltejoj:
Nürnberg Hauptmarkt (buslinio 36)
Lorenzkirche (metrolinio U1)

La nombro de partoprenantoj en la keloj estas limigita. Bv. aliĝi retpoŝte. Pliaj informoj en nia retejo.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉