Parolu ni en Esperanto
18:00 - 21:00
Ameriko/Toronto
Elekti horzonon
Kunveno de la Esperanto-Societo Kebekia

Loka

La Esperanto-Societo Kebekia estas malferma al iu ajn, kiu interesiĝas pri Esperanto en la regiono. Ni bonvenigas membrojn je ĉiuj kapabloniveloj en Esperanto, kaj ni kuraĝigas komencantojn aliĝi.

DU LOKOJ (tute apudaj):

1. Ĉe Végo (1720 Saint-Denis, Montrealo): Amikeca kaj neformala renkontiĝo de Esperanto-parolantoj en Montrealo de la 18:00. Trovu nin en la suba saloneto.

2. Ĉe La Récréation (404 Ontario E., Montrealo), ludeca renkontiĝo, gvidota de Suzanne (Suzano) Roy, por progresantoj, de la 18:00. Partoprenantoj poste kuniĝos kun la alia grupo (ĉe Végo) por partopreni la diskutojn, de la 19:00 proksimume.

La du lokoj estas tute apudaj inter si, kaj facile alireblas per la metrostacio Berri-UQAM.

Ĉiuj estas bonvenaj!

Trovu nin ankaŭ ĉe Facebook: https://www.facebook.com/EsperantoQuebec/
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉