🖥 RB_Hameln: 3-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Ĉar la Sumpfblume ankoraŭ estas fermita merkrede, ni renkontiĝas hodiaŭ nur virtuale per Zoom! 

... kaj ĉi-foje ankaŭ en la kadro de la Reta Novjaro: https://eventaservo.org/e/RetaNovjaro


Detala programo:
30.12.2020:     19.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     3-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Kantoparado - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0.jpg 299 kB
Reguloj:
- Entute estas prezentitaj 9 kantoj (hodiaŭ eĉ 10, ĉar pasintan fojon du kantoj atingis la 3-an rangon kaj estos denove prezentitaj).
- Vi povas sendi ĝis 24 horojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
- Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Sed preferataj estas la deziroj de la klubaj membroj. Se venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn. La ligilon vi ricevas post la prezentado de ĉiuj kantoj).
- Disdonado de poentoj: Vi rajtas voĉdoni por 3 el la prezentitaj kantoj:
la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn,
la sekva 2 poentojn
kaj por plia kanto vi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton.
(Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere, ekzemple 4 por la unua, 3 por la dua, aŭ al sep kantoj po 1 poento, aŭ simile.)
- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaŭ post 1 monato), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro.
- Multan plezuron! 

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de

3-a Kantoparado Rezulto.PNG 185 kB
Proponoj dum la Kanto-Parado je la 30.12.2020:
1) Friederike: 1:51 Kisi vin - Pigor & Eichhorn (Albumo „Volumen 8) https://www.youtube.com/watch?v=gcZRqp0cXdU
2) Heinz: 2:13 Indiĝena Romanco - Luis Obando, Jahir Cataño (MondaFest' 2020), https://www.youtube.com/watch?v=Inf2MIurvvE
3) Klaus: 5:59 La Universala Arbo – Kajto (Albumo „La Universala Arbo“) https://www.youtube.com/watch?v=u26tgDnFRYg
4) Waltraut: 2:56 Haleluja - Manno Montanna (origine „Halleluja“ de Leonard Cohen) https://www.youtube.com/watch?v=W8WVKE8OZeI
5) Inge: 4:13 Dankon - Jonny M https://www.youtube.com/watch?v=wJvcnKVEi34
6) Ralph: 4:04 Esperantujo - Ralph Glomp https://onedrive.live.com/?authkey=%21AHwgyX3TD0nXkY8&cid=A572A25F7FDB121D&id=A572A25F7FDB121D%216721&parId=A572A25F7FDB121D%216720&o=OneUp
7) Gregor: 1:37 Kie estas la vojetoj – Gregor Markič https://www.youtube.com/watch?v=McYSt-C3GtA
8) Axel: 2:49 Kiam restas am‘ nur – La kompanoj (Albumo „Brel en Esperanto“) https://www.youtube.com/watch?v=6pMStwxjrwI
9) Julia: 3:55 Junaj idealistoj - Dolchamar (Albumo "Rebela sono") https://www.youtube.com/watch?v=_jTTwQNwpVo
10) Helga: 3:03 Eŭropa himno – Ostenda koruso (origine de L.v.Beethoven, tradukis U.Broccatelli) https://www.youtube.com/watch?v=13Z982q_UVw

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/xgdygon8hkkrctzs-tmyxq kaj https://pollunit.com/de/polls/xgdygon8hkkrctzs-tmyxq/evaluations
Poentoj 3-a Kantoparado.PNG 38,3 kB
Venkintoj post la voĉdonado (40 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 50 poentoj: Junaj idealistoj - Dolchamar
2-a rango kun 39 poentoj: Dankon - Jonny M 
3-a rango kun 36 poentoj: Haleluja - Manno Montanna

3-a Kantoparado Landoj.PNG 32,4 kB
Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj: 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉