Ĥaoso-Navigantoj
Novspeca trejnado por gvidantoj kaj gvidontoj de la Esperanto-movado

Internacia

Ĥaoso-Navigantoj estas novspeca trejnado por gvidantoj kaj gvidontoj de la Esperanto-movado.

Ni esploros la rapidajn ŝanĝojn en la mondo rilate al teknologio, socio, ekonomio kaj homaj deziroj. Ni serĉos lokon por Esperanto kaj la Esperanto-movado en tiu mondo de la estonteco. Kial kaj kiel Esperanto povas esti grava kaj kion homoj atendas de ni kiel movado por paco kaj interkompreniĝo. 

Ni invitos fakulojn kaj vizitos instituciojn kiuj helpos al ni kompreni kia estos la mondo de morgaŭ. Dum la seminario estos ekskursoj al Berlino kaj al la regiono de la soraba malpliplimulto dum kiuj ni vizitos aliajn movadojn kaj organizojn kaj ni lernos pri iliaj strategioj. Ni analizos la fortojn kaj malfortojn de nia propra komunumo kaj kreos kaj diskutos ideojn por agado en la estonteco. 

Se vi jam havas iniciaton, kunportu ĝin por komuna diskutado. La formato de la estonteca agado estas libera, ĉu reta, organiza, akademia, entreprena, arta aŭ io alia. 

Ni esploros kiel ni mem povas esti bonaj navigantoj en ĥaosa mondo, kaj kiel ni povas estis gvidantoj kiuj inspiras, subtenas kaj kunordigas aliajn. 

Oni ne bezonas specifajn sciojn por partopreni en la seminario.  La kondiĉo estas ke vi havas emon iĝi gvidanto kaj amike, konstrueme kaj kreeme esplori vojojn por tio. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperantostacio.wordpress.com/201...
esperantostacio(ĉe)gmail.com
Bahnhofstraße 30, 15757 Halbe

Interesiĝintoj

Administranto