Koncerto de la Nacia Teatro
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Prago
Elekti horzonon
Vanda Šipová kantos ariojn el la opero Sternenhoch.

Alia

En la 8-a de novembro 2019 je la 19 horo okazos koncerto de la Nacia Teatro. Kantos Vanda Šipová - solistino de Nacia Teatro en Prago. Ŝi kantos ariojn el opero Sternenhoch. Por partoprenantoj de Internacia Esperanto-Lernejo en kastelo Bartošovice la eniro estos senpaga, por aliaj interesatoj la bileto kostos 250,- CZK.

Tiu opero estas regule ludata sur scenejo de Nacia Teatro en Prago. Temas pri unua opero en la lingvo Esperanto ludata sur scenejo de profesia teatro (la Nacia Teatro estas elstara scenejo en Ĉeĥa Respubliko). La opero estis komponita de neesperantista komponisto Ivan Acher kaj en ĝi marto ĉi-jare gajnis la plej valoran premion de profesiaj teatraj kritikistoj de Ĉeĥa Respubliko por muziko. Ĉiuj prezentadoj de la opero ĝis nun ( 8 prezentadoj) estis disvenditaj. La tekstojn en Esperanto brile faris Mirek Malovec - esperantisto el Brno.
 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj