Zamenhof-tagoj-2019
dediĉita al la 160-a datreveno ekde naskiĝo de L.L.Zamenhof

Loka

Litova Esperanto-Asocio invitas ĉiujn esperantistojn al tradicia ĉiujara aranĝo de litovaj esperantistoj “Zamenhof-tagoj-2019”, dediĉita al la 160-a  datreveno ekde naskiĝo de L.L.Zamenhof. La aranĝo okazos la 14-15-an de Decembro, 2019 en Kaunas, en   salono de la Instrua centro pri nutrajhindustrio kaj komerco en Kaunas  (str. Vilniaus 42 ). La loko estas en malnova urboparto de Kaunas nur je 300 metrojn for de Esperanto-Domo en Kaunas kaj estas facile atingebla de diversaj flankoj.

Noktado en hotelo de la Instrua centro ( str. D.Poškos 23 ) kaj eventuale en aliaj lokoj.
Manĝado en kafejo de la Instrua centro kaj eventuale en aliaj apudaj kafejoj kaj restoracioj. Partoprenantoj ricevos senpagan tagmanghon sabate ( la 14-an de Decembro ) en kafejo de la Instrua centro.
Pro noktado en menciita hotelo por ĉiuj litovaj esperantistoj pagos Litova Esperanto-Asocio.

En la programo:1.Solena malfermo. 2. Prelego de Vytautas ŠILAS „Homoj, kiuj kreis Litovan Esperanto-Asocion“ okaze de la 100-jarigho de Litova Esperanto-Asocio. 3.Prezento de nova libro deAleksander KORJHENKOV en litova lingvo „Zamenhof: biografia skizo“ 4.Impresoj pri la 104-a Universala Kongreso de Esperanto en Lahtio. 5. Impresoj pri aliaj someraj internaciaj Esperanto-aranĝoj.  6.Libera tribuno, diskutoj, paroloj.7.Koncerto de partoprenantoj kaj amika vespero. 8.Riĉa butiko de E-aĵoj. 9.Aliĝo al la 105-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo, Kanado, al la 56-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en Jelgava, Latvio kaj al la 93-a kongreso de SAT en Bjalistoko, Pollando. 10.Solena fermo. 11.Eventuale aliaj programeroj.
Estas invitataj reprezentantoj de ĉiuj najbaraj kaj pli foraj naciaj kaj internaciaj Esperanto-Asocioj, aktivuloj de Esperanto-movado el aliaj landoj.
    Malfermo je la 14.45 horo sabate.
    Fermo je la 12.30 horo dimanĉe.
    Antaŭ la “Zamenhof-tagoj-2019” je la 12-a horo sabate okazos vica la 55-a kongreso de Litova Esperanto-Asocio.
    Registrado ĉe enirejo en salonon: 1.De delegitoj kaj gastoj de la 55-a kongreso de LEA inter la 9 kaj 11.45 horo sabate.2.Nur de partoprenantoj de “ZT-2019” inter la 14 kaj 15 horo sabate.
    Gastoj el aliaj urboj kaj landoj povas veni jam vendrede vespere (la 13-an de Decembro) kaj ekloĝi en hoteloj kaj komunloĝejoj.Vendrede de la 17-a ĝis la 22-a horo en kongresejo oni deĵoros kaj direktos venintojn por noktado, informos pri ĉiuj aktualaĵoj.Venintaj sabate matene iru rekte al la salono de la aranĝo.
    Ni rekomendas al ĉiuj dum la aranĝo pagi membrokotizon de LEA por 2019 kaj 2020, pagi membrokotizon de Universala Esperanto-Asocio por 2020.
    Kotizo ne ekzistas.

La kvanto de partoprenantoj ne estas limigita.Tamen ĝis la 9-a de Decembro inkluzive bonvolu informi  ĉu telefone  (poshtelefono +370 686 69875) , ĉu retpoŝte pri la kvanto de partoprenantoj el Via urbo, pri la kvanto de bezonataj lokoj por noktado, pri la tago de Via veno – ĉu vendrede, ĉu sabate, kaj pri la tago de  forveturo de ĉiu persono – ĉu sabate, ĉu dimanĉe, ĉu lunde. Laŭ la sama retadreso kaj telefono Vi povas ekscii ĉiujn aliajn aktualaĵojn pri la aranĝo.

Bonvolu kunprenu  materialojn por E-ekspozicio, E-aĵojn por butiko, filmojn kaj lumbildojn, anticipe prepariĝu por komuna koncerto, pripensu Vian kontribuon al programo per aliaj eroj, antaŭvidu Vian partoprenon en libera tribuno, diskutoj.
   
B O N V E N O N   A L   K A U N A S !
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto.lt
irena.alijosiute(ĉe)gmail.com
Vilniaus 42

Interesiĝintoj

Administranto