19-a Novjara Renkontiĝo 2022/2023
Internacia unusemajna renkontiĝo por plenkreskuloj, junuloj kaj infanoj, kun multfaceta programo

Internacia

Komune festi la Novan Jaron

Internacia kunveno
Ni invitas vin aliĝi por la deknaŭa Novjara Renkontiĝo (NR), en Wiesbaden, 40 km okcidente de Frankfurto ĉe Majno. Refoje ni ŝatos ĝui agrablan etoson kun amikoj, konatoj kaj novuloj. Ni tre esperas kaj fakte fidas, ke ĉi-jarfine (2022/23) la aranĝo finfine povos denove okazi ĉeeste.

Ĝis la mezo de septembro 2022 aliĝis jam 91 partoprenantoj el 11 landoj; ni do esperas, ke ni proksimiĝos al la kutimaj nombroj de 150 ĝis 200 partoprenantoj. Dum la aranĝo 2019/20 estis 217 homoj (poste la pandemio malebligis du kunvenojn).
Listo de jamaj aliĝintoj http://esperanto.land/nr/partoprenantoj_nr19_3.php

Multaj denove estos el la meza generacio, kun aŭ sen kunuloj kaj infanoj; ankaŭ ĉi-foje ni sincere bonvenigos homojn pli aĝajn kaj pli junajn.

Familioj, infanoj, junuloj, pliaĝuloj

En Novjara Renkontiĝo familioj estas aparte bonvenaj kaj estas granda oferto por infanoj kaj junuloj - sed tute same ĉiuj aliaj homoj estas bonvenaj kaj ni havas grandan programoferton ankaŭ por homoj sen infanoj. Ĝis la mezo de septembro aliĝis jam 26 infanoj kaj junuloj ĝis 19 jaroj.

12-a Novjara Internacia Semajno (NIS)

Samtempe ni planas la dekduan Novjaran Internacian Semajnon (NIS) por junuloj kaj junaj plenkreskuloj. Montriĝis dum la pasintaj NR/NIS, ke la kunestado de ambaŭ celgrupoj tute bone funkcias. Ni antaŭvidas ankaŭ ĉi-foje kune loĝigi la NIS-partoprenantojn. (La ceterajn koridorojn ni dividos inter familioj kun infanoj kaj pli kvietemaj unuopuloj kaj paroj.) 
Dosieroj