75-a Internacia Junulara Kongreso, IJK
Ĉeftemo: kontraŭ antaŭjuĝoj

Internacia

Romaoj odoraĉas kaj ĉiam ŝtelas. Gejoj vestiĝas kaj kondutas ekstravagance. Bratislavanoj estas arogantaj; Koŝicanoj estas alkoholuloj. Virino, kiu ne scipovas kuiri, estos malbona edzino. Viro, kiu ŝatas purigi kaj ne drinkas bieron, estas ridinda. Migruloj ŝtelas nian laboron. Islamanoj estas teroristoj. 

Tiuj-ĉi estas nur kelkaj ekzemploj de disvastigitaj ideoj pri specifaj grupoj en kaj ekster Slovakujo. 

Esperantistoj mem estas ofte objekto de stereotipoj kaj antaŭjuĝoj. Homoj ofte komentas: “Nur stranguloj lernus neuzeblan lingvon, kiun neniu parolas!”, sed ekzemple ili ne pripensas ke ankaŭ la slovaka estas eta lingvo (inter aliaj).



Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

ijk2019.tejo.org
ijk2019(ĉe)tejo.org

Interesiĝintoj

Administranto