La Kvara BEMI-semajno
BEMI invitas ĉiujn ŝatantojn de biciklado al evento kun biciklaj ekskursoj taŭgaj por ĉiu nivelo.

Internacia

Ĉu vi deziras bicikle viziti kelkajn ZEO-jn (Zamenhof-Esperanto-objektoj) kaj alveni al Esperanto-centro en Antverpeno ?
Ĉu vi volas bicikli laŭ riveroj kaj meze de la veturo viziti biciklan muzeon ?
Ĉu vi ŝatas vidi grandan arto-ekpozicion kaj revenvoje renkonti aliajn artaĵojn ?
Ĉu vi deziras bicikle partopreni arkitekturan ekskurson proksime de nia restadejo ?
Ĉu interesas vin la haveno de Antverpeno kun grandegaj konteneraj ŝipoj kaj la mistera forlasita vilaĝo Doel ?
Kaj tiel plu...

Vi mem elektu en interkonsento kun la grupo kiun ekskurson ni faru la venontan tagon dum la BEMI-semajno !

Pliaj informoj kaj aliĝilo sur https://bemi.tejo.org/semajno/.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉