🖥 🐀RB_Hameln: 🎶12-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Ĉar la Sumpfblume ankoraŭ estas fermita merkrede, ni renkontiĝas hodiaŭ nur virtuale per Zoom!

Detala programo:
15.09.2021:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     12-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago.
Kantoparado - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0.jpg 299 kB
Reguloj:
- Entute estas prezentitaj 9 kantoj.
- Ĉiu povas sendi antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
- Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Iom preferataj estas la deziroj de la klubaj membroj. Se venas pli da kantoj, ili povas esti ludataj en la sekva Kantoparado.
- Post la prezentado de ĉiuj kantoj (fare de la proponantoj) ĉiu partoprenanto en la virtuala Zoom-ĉambro rajtas voĉdoni (per ligilo al la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn).
- Disdonado de la poentoj: Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn.     
Ekzemplo: 
la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn,
la sekva 2 poentojn
kaj por plia kanto vi rajtas doni ankoraŭ 1 poenton.
- Se tio ne plaĉas al vi, per PollUnit eblas disdoni viajn 7 poentojn ankaŭ alimaniere,
ekzemple:
unu kanto 4 poentojn, la dua 3 poentojn,
aŭ:
al sep kantoj po 1 poento,
aŭ simile.
- Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
- La kantoj sur rango 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado (ĉirkaŭ post 3 monatoj), kune kun 6 nove dezirataj, kaj ili povas esti reelektitaj maksimume 6 fojojn kaj poste denove proponita post unu jaro.
- Multan plezuron! 

 La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .

Rezulto 12-a Kantoparado.PNG 712 kB
Proponoj dum la Kanto-Parado je la 15.09.2021:
1) Gregor: 1:43 Papo kaj sultano – Gregor Markič https://www.youtube.com/watch?v=D7nXQmgc6gY
2) Manŭel: 4:52 Dankas mi la vivon – Manŭel Rovere https://www.youtube.com/watch?v=T_-3CeOQSy4
3) Heinz: 5:00 Tango de la amo – Mélanie Prin https://www.youtube.com/watch?v=4hocwNvYrPM
4) Rita: 3:40 Haveno Soleco – Manno Montana https://youtu.be/AxlF9pS3yDw
5) Anŭar: 4:13 Superbazaro – Martin Wiese https://www.youtube.com/watch?v=gWiH8BlpU0U
6) Fejfi: 2:22 Ekvadora prokuroro – Dominika Handzlik https://www.youtube.com/watch?v=FiP5MtT7AaY
7) Anjo: 6:34 Sen timo – Kajto kaj geamikoj https://www.youtube.com/watch?v=oleyMmMYyOM
8) Nelson: 4:57 Ili ne bezonas vian sukceson – Nelson Kenda elŝutado
9) Karl-Heinz: 11:40 Ĉu vi kontentas? – La Perdita Generacio https://www.youtube.com/watch?v=yA68B0grCBY

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/kyektqp1vj-9ic1ij8o76g/evaluations
Poentoj 12-a Kantoparado.PNG 36,8 kB
Venkintoj post la voĉdonado (29 partoprenantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 43 poentoj: Ĉu vi kontentas? - La Perdita Generacio
2-a rango kun 35 poentoj: Dankas mi la vivon - Manŭel
3-a rango kun 28 poentoj: Sen timo - Kajto kaj geamikoj

Landoj 12-a Kantoparado.PNG 53,6 kB
Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj