Prelego de Aleksandro Melnikov
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
La Ukraina krizo: “Nigro, blanko, ĉielarko”

Loka

En oktobro la Lilla Esperanto-klubo akceptos Aleksandron Melnikov, kiu estas fame konata rusa esperantisto, membro de la Akademio de Esperanto, fakulo pri interlingvistiko kaj aŭtoro de multaj libroj.

Li prelegos en Lillo (MRES, 23 rue Gosselet) vendredon la 18an de oktobro 2019 je la 19:00 pri la Ukraina krizo: “Nigro, blanko, ĉielarko”, temo aktuala inter Eŭropa Unio kaj Rusio.

Post la prelego eblos aperitive trinki kaj komune vespermanĝi en proksima restoracio.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉