Kvina Speciala Ekskurso (2023) en Nepalo
11-taga speciala ekskurso

Internacia

La  Nepala Esperanto-Asocio anoncas la 11-tagan specialan ekskurson  komencontan la 26an de februaro kaj daŭrontan ĝis la 8a de marto 2023. 

CE763720-CB52-492C-BC5B-D0AA91D082E0.jpeg 204 kB









Ĉiuj nun scias ke NEspA okazigas la Himalajan Renkontiĝon ĉiun duan jaron. Ni pasintece  okazigis la Himalajan Renkontiĝon post tia intervalo, sed pro diversaj  kialoj la Renkontiĝoj eble estontece iĝos pli malregulaj. Post 2019, pro  la Kovid-pandemio, ni ne sukcesis realigi  la sekvan okazigotan. La Himalaja Renkontiĝo signifas plejparte  piedvagadon en montaro, sed tio ne taŭgas al ĉiuj aĝgrupoj. Multaj  samideanoj volas viziti Nepalon, sed hezitus fari tian marŝadon. Jen do la kvina fojo en kiu ni okazigas ekskurson al famaj  nepalaj turismaj lokoj, atingeblaj per buso kaj situantaj en belaj  pejzaĝoj, de kie famaj montaroj estas videblaj, ekz. al Ĉitŭan Nacia  Parko, Pokhara (la plej fama turisma loko de Nepalo), Sikles  (la plej bela kultura loko en Nepalo kie hejmrestado eblas) kaj Gorkha  (historia montara urbo ligita kun la fondado de moderna Nepalo). La ĉefa  celo de la programo estas konigi Nepalon kaj nepalajn esperantistojn al  la mondo kaj reciproke.

Laŭtaga Programo

26a de februaro : Alveno kaj enhoteliĝo

27a de februaro : Matena vizito al Baudhnath kaj Pasupathinath. Posttagmeza vizito al Patano

28a de februaro : Ekskurso al Nagarkot, tre alta loko super la valo, de kie  videblas preskaŭ ĉiuj montaroj de Nepalo se la vetero favoras;  tranoktado tie

1a de marto: Je la sepa horo matene forlaso de Nagarkot al Ĉitŭan Nacia Parko; ekskurso al etna vilaĝo posttagmeze

2-a  Observado de birdoj antaŭ matenmanĝo; veturado per kanoto kaj promenado  antaŭ la tagmanĝo; elefantrajdo kaj ĝangala vizito per speciala  veturilo posttagmeze

3a de marto : Je la 7a horo matene ekveturo al Pokhara, kaj tie ekskurso al diversaj lokoj de la valo

4a de marto: Vizito de diversaj aliaj vidindaj lokoj en Pokhara

5a de marto : Ekveturo al Sikles kaj tranoktado tie

6a de marto : Ekveturo al Gorkha, turismado en la urbo kaj tranoktado

7a de marto: Ekveturo al kaj alveno en Katmanduo

8a de marto : Libera tago kaj adiaŭa vespero

9a de marto : Foriro

Por pliaj detaloj bv. kontakti la Nepalan Esperanto-Asocion per retpoŝto.

La valo de Katmanduo

Je alteco de ĉirkaŭ 1.300 metroj super la marnivelo, la valo de Katmanduo entenas la ĉefurbon kaj estas  ankaŭ la komerca kaj kultura centro de Nepalo. Ĝi kovras 360 km2 en formo de ovo ĉirkaŭita de verdaj montetoj, mezurante 24 km  orientalokcidente  kaj 19 km nordalsude. Pasintece la valofundo estis kovrita de lago. Laŭ  legendo la bodisatvo Manĝuŝri venis de Ĉinio kaj tranĉis la sudan  monteton por lasi la akvon elflui. Poste li kreis la unuan loĝantaron.  La valo havas grandan nombron da etnoj, el kiuj  la nevaranoj estas la elstara. Tiuj establis la dinastion Malla kaj  kreis ties imponajn artaĵojn.

La urbo Katmanduo dekomence estis fando­poto, kaj tio klarigas ĝian riĉan kulturon. Ĝi  havas unikan urboplanon: kvartalojn centritajn sur temploj kaj internaj  kortoj. Ĉiam ĝi estis fonto de inspiro por multaj artistoj kaj  skribistoj,  kaj post la malfermiĝo de Nepalo en 1950 ankaŭ por multaj homoj el la  tuta mondo.

Nagarkot --Reĝa Ĉitŭan Nacia Parko - Pokhara – Sikles – Ghorkha

Nagarkot

Nagarkot estas fama turista vizitejo en Nepalo. Ĝi situas 32 kilometrojn oriente de Katmanduo je alteco de  2.175 metroj super la marnivelo. Panoramo de ĉefaj pintoj de la Himalajo inkluzive Sagarmaton (Everesto) videblas de tie ĉi. Nagarkot estas fama ankaŭ pro sunoleviĝoj de malantaŭ la montaro kaj aliaj belaj naturaĵoj. Nur oni devas havi iom da bonŝanco: Oni diras ke la Himalajo estas tiel ofte videbla en Nagarkot kiel tigroj en Ĉitŭan.

Ĉitŭan Nacia Parko

Ĉitŭan  Nacia Parko estas la plej fama ircelo en Nepalo por turistoj kiuj volas  ĝui ĝangalan naturon. Ĝi estis  deklarita nacia parko en 1973, kaj en 1984, de UNESCO, monda  naturheredaĵo. La parko donas protekton al 50 specioj da mamuloj  inkluzive unukornajn rinocerojn, bengalajn tigrojn, leopardojn,  bradipojn, sovaĝajn elefantojn, striitajn hienojn, delfenojn kaj  arbarbubalojn.  En la parko videblas almenaŭ 526 specioj da birdoj, 126 specioj da  fiŝoj, 150 specioj da papilioj kaj 49 specioj da reptilioj. Unu enketo montris ke triono de la nepalaj tigroj vivas en Ĉitŭan. La parko etendiĝas sur 332 km2 en la meze suda parto de la lando.  La arbaro konsistas precipe el sal arboj, altaj arbedaj terenoj, malaltaj montetoj, arkformaj lagoj kaj sezone inunditaj ebenaĵoj.

Pokhara

Kviete  ripozante ĉe la piedo de la majesta Annapurna Himalajo, la valo de  Pokhara staras je 827 metroj  super la marnivelo. La samnoma ĉefa urbo de la trankvila valo estas  ĉarma ekirejo por pluraj famaj piedvagadvojoj. La vidinda Peva lago kaj  la grandioza fiŝvosta pinto de Maĉapuĉre leviĝanta malantaŭ ĝi kreas  etoson de paco kaj magio. La ĉirkaŭaĵoj inkluzivas  densajn arbarojn, sovaĝajn riverojn, klarajn lagojn kaj mondfamajn  panoramojn de Himalajo. Se Katmanduo estas la kultura centro de Nepalo,  Pokhara estas ĝia centro por tiuj kiuj serĉas aventuron. De ĝi  komenciĝas la klasikaj piedvojoj al Ĝomsom kaj la trisemajna  Annapurna rondiro. Por nepiedvagantoj la valo abundas je montaraj  vidindaĵoj kaj ekvidoj de la kampara nepala vivo. La turista centro ĉe  la lagobordo etendiĝas ĝis la sudorienta limo de la valo. Tie oni povas  ĝui la sunon, manĝojn, muzikon kaj aliajn distraĵojn.   La vidindaĵoj de Pokhara valo: la montara fono, Peva lago, Seti  Gandaki rivero, Mahendra kaverno, muzeoj ktp.

Sikles

En Sikles vi ĝuos majestajn vidojn de la Himalajaj montaroj Annapurna II, Nilgiri kaj Lamjung Himal. Sikles situas sub la ombro de Annapurna II kaj Lamjung Himal  nordoriente de Pokhara je alteco de 2.000 metroj super la marnivelo. Ĝi  estas la dua plej granda Gurunga vilaĝo de Nepalo kaj bone konservita  ekzemplero de la tradicia kulturo de la Gurungoj, Ghaleoj kaj Thakalioj. La Gurungoj kaj Ghaleoj estas famaj pro sia honesteco, simpleco kaj kuraĝo en batalo. Multaj el ili servas  en armeoj de diversaj landoj.Manefaritaĵoj (ekzemple vestkudraĵoj) kaj antikvaj mueliloj de faruno estas nur du el ĝiaj alogaĵoj. Oni ankaŭ  povas ĝui la bonan naturon.

Gorkha

Gorkha  estas montara urbo en samnama distrikto. Ĝi ludis gravan rolon en la  fondado de la moderna Nepalo. Tie  naskiĝis la reĝo Prithvi Narayan Shah, la unuiginto de la nuna nacio.  Ankaŭ de tie venas multaj el la batalantoj mondfamaj kiel gurkoj, kaj  tie estas centro de la brita gurka armeo. La Gorkha palaco, situanta je  1.000 metroj super la marnivelo, estis konstruita  en la 16a jarcento. Diversaj altaj montoj inkluzive Manaslu estas  videblaj de Gorkha.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

Nespa.1990(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto