FESTetO venas
FESTetO venas Jam de kelkaj jaroj mankas al la festemuloj kaj muzikŝatantoj de Esperantujo La Renkontiĝo por kunesti kaj amuziĝi en somero. La longa atendado nun finiĝos !

Internacia


FESTetO venas
de vendredo 13-a de aŭgusto vespere ĝis vendredo 20-a de aŭgusto 2021 matene
Sed karaj, ni mem faros nian FESTetOn. Venu, prezentu viajn talentojn, gvidu atelieron, instigu nin komune artumi kaj estu parto de memfarita festivalo. Ni atendas vin en certe "terure organizita” renkontiĝo kun malaĉa etoso, kies temo ĉi-jare estas arto kaj muziko ! Ni havas komfortajn litojn, multe da spaco por tendemuloj, bongustajn manĝojn, bonan etoson, frenezajn ideojn kaj mojosajn koncertojn.
Ni havas komfortajn litojn, multe da spaco por tendemuloj, bongustajn manĝojn, bonan etoson, frenezajn ideojn kaj mojosajn koncertojn.
AKTIVAĴOJ PLANITAJ
• Gunter Neue : Esperanto-kurso laŭ la rekta metodo de Anna Löwenstein
• koncertoj
• komuna kantado, dancado aŭ teatrumado
• eksteraj ludoj kiel trezorserĉado aŭ geo-kaŝado
• tabloteniso, flugpilko, piedpilko
• migrado pieda aŭ bicikla sur la verda vojo
• societaj ludoj, tabloludoj
• manlaboroj
• ekskursoj al la urbo ĉaskastelo, dolmeno aŭ regionaj vidindaĵoj

Vi povas rekte sur la paĝo de la kastelo aliĝi sed notu sub RIMARKOJ ke vi estas:
AMIKO DE BIZONO 
Alikaze uzu nian aliĝilon 
Kulturdomo de Esperanto - Kastelo Greziljono
St. Martin d’Arcé, 49150 BAUGÉ-EN-ANJOU, France
+33-2.41.89.10.34
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

verdajskoltoj.net/festorevenas
info(ĉe)verdajskoltoj.net
Grésillon

Interesiĝintoj

Administranto