Kultura centro KoToPo - Lingva kaj kultura renkontiĝo: Esperanto
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Neformala kaj senpaga kunveno ĉiun lastan mardon de la monato

Loka

KoToPo estas neprofitcela asocio kaj kafejo kiu celas instigi interŝanĝojn inter lingvoj kaj kulturoj de la mondo. Ĝi havas renkontiĝojn por paroli diversajn lingvojn preskaŭ ĉiun tagon de la semajno. Ĉiun lastan mardon de la monato estas la vespero de Esperanto.

Venu ekzerci vian esperanton en neformala kaj amuza etoso. Ĉiu estas bonvena, ĉu spertulo, ĉu komencanto, ĉu simple interesato kiu volas iom aŭdi la lingvon.

La renkontiĝo mem estas senpaga sed necesas esti membro de KoToPo por aĉeti trinkaĵon. La kotizo estas liberpreza, sed minimume po €4 jare. La renkontiĝo komenciĝas je la 20a sed tute enordas alveni malfrue aŭ foriri frue laŭplaĉe.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉