🖥 Internacia Tago de la Gepatra Lingvo
00:01 - 23:59
Etc/UTC
Elekti horzonon
Internacia Tago de la Gepatra / Patrina Lingvo

Internacia

La 21-an de februaro 1952 la polico pafmortigis en la Universitato de Dako (Orienta Banglujo), ĉefurbo de la hodiaŭa Bangladeŝo plurajn manifestaciantajn studentojn. Tiuj studentoj manifestaciis por ke oni agnosku la ekziston de ilia gepatra lingvo, la bengala (bangla / bn / বাংলা ভাষা), kiun oni volis forigi de la universitato favore al lingvo "pli granda", parolata de la fortuloj de tiu momento.

La uzo de la ponto-lingvo Esperanto en internacia komunikado realigas lingvan egalrajtecon kaj helpas ĉiujn pluvivigi sian lingvon. Ĉi tiu estas la klara mesaĝo, kiun esperanto-parolantoj el la tuta mondo volas sendi al ĉiuj tutmonde la 21-an de februaro. 

Afiŝo disponebla en multaj lingvoj: albana, angla, astura, berndiĉa, bulgara, .... ktp
   
Kroma ligilo: Brazilo: Ne eblas festi la jaron de indiĝenaj lingvoj
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.linguistic-rights.org/21-02-20...
kontakto(ĉe)linguistic-rights.org

Interesiĝintoj

Administranto
User profile picturePiet Coppens