Konversacia rondo en CDMX
16:00 - 18:00
Ameriko/Mexico_City
Elekti horzonon
En ĉiu dua dimanĉo de la monato ni okazigas monatan renkontiĝon

LokaKurso

Ne kredeble! Ni alvenis al la lasta monato de la jaro kaj ni senĉese renkontiĝis en 2019 por lerni pli pri la lingvo, praktiki ĝin, kunvivi, plifortigi nian grupon kaj ĝian celon.
Ĉu vi akompanos nin ankaŭ ĉifoje? La rendevuo estas en dimanĉo, la 8an de decembro je la 16ah. en la kutima renkontiĝejo; rapida manĝaĵareo de “Plaza Galerías de las Estrellas”, kiu troviĝas en: Circuito interior #193, col. Verónica Anzures.
La evento estas senpaga kaj eblas kunporti aŭ tie aĉeti manĝaĵojn kaj trinkaĵojn. Ĉu vi estas komencanto? Venu! Ni helpas vin paroli, perdi la timon kaj integriĝi al la grupo, bonvenas ankaŭ interesuloj kaj akompanantoj.
Demandoj, duboj? Do sendu mesaĝon al estraro@esperanto-mexico.org aŭ al 55 4811 5744
Kaj memoru! Nur post unu semajno, la 15an de decembro, ni festos kune la Z-tagon en la Esperanta domo, kompletajn informojn pri tiu evento vi trovos ĉe: https://www.esperanto-mexico.org/eo/festu-kun-ni-la-z-tagon-en-la-%C4%89efurbo-de-meksiko-15an-de-decembro
Ni atendas vin!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-mexico.org
estraro(ĉe)esperanto-mexico.org
Circuito interior 193 Col. Verónica Anzures

Interesiĝintoj

Administranto