Naturista semajnfino en Genezo
NULIGITA Sana krizo
Ni uzas la oportunecon de la naturista evento por alkroĉigi Esperantan parton.

Internacia

ANP (Association Naturiste Phocéenne – Naturista Foceana Asocio) kaj interreta forumo Vivre Nu (Vivi nude) organizos sian ĉiujaran renkontiĝon en Genezo (http://www.lagenese.com), Francio, dum la longa Ĉieliro semajnfino, de la 13a ĝis la 16a de Majo 2020.

La evento kutime inkluzivas multe da eblecoj por partoprenantoj: interrenkontoj, piediradoj, kajako, naĝo (en rivero kaj naĝejo), nuda eksploro de kavernoj, vizito de kastelo kaj aliaj aktivaĵoj...

Ni uzas la oportunecon de la naturista evento por alkroĉigi Esperantan parton. Kutime ni organizas INOE-an kunvenon kaj enkondukon / fulmkurson de Esperanto por naturistoj kiuj ne (jam) estas esperantistoj.

Vi povas jam rezervi la daton kaj kontakti nin por partopreni. La detala programo de la evento estos precizigita poste.

Informoj publikiĝos sur nia retejo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉