🖥 🐀RB_Hameln: 🎶35-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Kantoparado KLEIN - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 KLEIN.jpg 30 kB
Detala programo:
13.09.2023:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
35-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago. 



Reguloj:
  • Dum la kunveno estas prezentitaj 9 kantoj kaj ilia resuma filmo.
  • Nur post la 9+1 prezentoj ĉiu ĉeestanto en la Zoom-ĉambro ekrajtas voĉdoni
    • Prefere per la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn (la ligilon vi ricevos post la resuma filmo)
    • Nur se eble tio ne funkcias, vi rajtas sendi vian voĉdonadon al  hameln@esperanto.de  per privata mesaĝo al Heinz en la Zoom-babilejo
    • Nur tra PollUnit, retmesaĝo kaj Zoom-babilejo voĉdonado validas
  • Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn. Tri ekzemploj:  
    • la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj unu plia ankoraŭ 1 poenton.
    • unu kanto ricevas 4 poentojn, la dua 3 poentojn
    • al sep kantoj vi donas po 1 poento
  • Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj
  • Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
  • La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun 6 novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj ekde 2023 maksimume 2 fojojn (entute prezentitaj 3 fojojn) kaj poste denove proponitaj post unu jaro.

Propraj proponoj
  • Ĉiu povas sendi minimume 2 semajnojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
  • Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Se venas pli ol 6 kantoj, ili povas esti ludataj en unu el la sekvaj Kantoparadoj.
  • Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.

Rezulto de la voĉdonado
Kelkajn tagojn post la Kantoparado vi povas legi ĉi-tie sube:
  • la liston de la kantoj kaj la ligilojn al ili
  • la ligilon al la resuma filmo
  • la rezulton de la voĉdonado
Alklaku la dosierojn sube por pli bone legi ilin.
 
Multan plezuron! 
 
A) Rezulto 35-a Kantoparado.PNG 322 kB

(Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!)

Proponoj dum la 35-a Kanto-Parado je la 13.09.2023:
1) Attila+Ewa: 4:18 Violbukedo – Attila Schimmer https://www.youtube.com/watch?v=OsKV80zC0qM
2) Michaela: 5:33 Esperanta Tragedio – June kaj Kune https://www.youtube.com/watch?v=cVa_PsGqwWU
3) Heinz: 3:15 Ĉio estas amo – Armel Amiot https://www.youtube.com/watch?v=09Pp-2uCogE
4) Shanny: 1:49 Kanto de Luno – Shanny https://www.youtube.com/watch?v=6SDsD7Gx_mM
5) Kaŝi: 3:31 Feliĉas nia dio! – Elena Puchova kaj Dmitrij Dovžik https://www.youtube.com/watch?v=PGf4kCnMTPs
6) Raia: 4:35 Al via flanko – Clarissa Sabatini https://www.youtube.com/watch?v=bRlgHTArVZk
7) Pablo X. (Araneulo): 4:09 Hieraŭ – Ana Paula Pose (Esperantistino20) https://www.youtube.com/watch?v=sXN44GanfZM
8) Ewa: 3:51 Kiel la tero belas – Kajto https://www.youtube.com/watch?v=Kl1-MwAk8IE
9) Pavel: 3:49 Bonvenon al la 109-a UK – Joel  ://www.youtube.com/watch?v=srBFHH2nEYM

Atentu: Jena kanto atingis la limon de 3-foja partoprenado kaj oni ne plu povis voĉdoni por tiu kanto:
Kanto n-ro 2: Esperanta Tragedio de la muzikalo June kaj Kune

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/nfppbma4hitqpkjxyvheya kaj  https://pollunit.com/de/polls/pgroc8jf77dwduxjccmc7g/evaluations 

C) Poentoj 35-a Kantoparado.PNG 35,5 kB


Venkintoj post la voĉdonado (25 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 33 poentoj: Bonvenon al la 109-a UK - Joel Muhire
2-a rango kun 29 poentoj: Al via flanko - Clarissa Sabatini
3-a rango kun 24 poentoj: Ĉio estas amo - Armel Amiot
same 3-a rango kun 24 poentoj: Kiel la Tero belas - Kajto

D) Landoj 35-a Kantoparado.PNG 24,9 kB

 
Denove estis bela vespero dum la 35-a Kantoparado. Entute partoprenis 31 homoj el 16 landoj (Pollando, Italujo, Slovakujo, Belgujo, Britujo, Ukrainujo, Hungarujo, Svislando, Kroatujo, Francujo, Kongo Kinŝaso, Usono, Litovujo, Ĉeĥujo, Ĉinujo kaj Germaujo). Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Voĉdonis en la fino 25 homoj



La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .

Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Resuma filmo de la 35-a Kantoparado

Jen vi povas spekti la resuman filmon pri ĉiuj naŭ kantoj, kiuj estis ludataj en la 35-a Kantoparado. Dankon al Paŭlo de la Verda Stacio!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉