🖥 Prelego de Dr. R. Fössmeier: Altruismo kaj genetika heredado
19:00 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
En pli frua publikigaĵo la preleganto Dr. Reinhard Fössmeier esploris per nombra simulado la efikon de migrado al la hereda stabileco de altruisma konduto. Ĉi tiu artikolo aldone okupiĝas pri la influo de la spacaj cirkonstancoj kaj komparas migradon sen lokaj restriktoj kun migrado al unu- aŭ dudimensie najbaraj lokoj.

Alia

Kontraŭ la teorio pri evolucio ofte estas prezentata la argumento, ke en la naturo
ekzistas “malegoismo”, aŭ libervola kunlaboremo. Ofte citata ekzemplo estas,
ke birdoj avertas siajn kunulojn per alarmkrio pri danĝero, kvankam tio
eble atentigas atakanton pri la krianto (Kappeler 2006).
Ĉar tia malegoismo ne utilas, eble eĉ malutilas al la individuo, natura selekto
devus elimini tian konduton.

Partopreni ZOOM-prelegon:
https://us04web.zoom.us/j/9135113907?pwd=UzQ5VGRGR2dDS2JTeVhkTXI2QzBXdz09 
 
Meeting-ID: 913 511 3907  Passwort: naskiĝjaro de Esperanto (cifere)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-muenchen.de
informo(ĉe)esperanto-muenchen.de

Interesiĝintoj

Administranto