Germana Esperanto-Kongreso 2023
100a Germana Esperanto-Kongreso en Braunschweig – temo: Amikoj tutmonde

Internacia

GEK-100.jpg 124 kB
La jubilea 100a kongreso daŭros tutan semajnon. Ĝia ĉefa parto okazos dum pentekosto, de vendredo ĝis lundo, kaj ofertos prelegojn kaj laborgrupojn pri la temaro "Amikoj tutmonde", ampleksan libroservon, regionajn ekskursojn kaj vesperajn kulturprogramojn. La postkongreso senpere sekvos samloke kaj enhavos ĉefe turismajn kaj kulturajn erojn. Eblas partopreni aŭ nur la ĉefan aŭ la kompletan kongreson.

Kongresa urbo
La jubilea kongreso okazos en la urbo Braunschweig (Brunsvigo) en norda Germanio, 60 km sudoriente de Hannover (Hanovro). Kun siaj 246.000 loĝantoj Braunschweig estas la dua plej granda urbo (post Hannover) de la federacia lando Malsupra Saksio. Jam la unua Germana Esperanto-Kongreso 1906 okazis en Braunschweig.

Kongresejo
Prelegoj, laborgrupoj, kunsidoj kaj aliaj programeroj okazos ĉefe en la seminariaj salonoj de la tre moderna junulargastejo. Tie estos ankaŭ la libroservo kaj la kongresa oficejo. La malfermo de la kongreso okazos en la historia urbodomo de Braunschweig. La vespera kulturprogramo okazos en salonoj de proksimaj ejoj kaj estas malfermita al la publiko.

Loĝado
Eblas loĝi en la junulargastejo mem, ni rezervis ĉiujn loĝĉambrojn por kongresanoj. La nombro tamen estas limigita, ni disdonos la ĉambrojn laŭ aliĝdato. En piedira distanco situas pluraj hoteloj, liston kun detaloj vi trovas en la kongresa retpaĝaro.

Lingvokurso
En la kadro de la kongreso okazos Esperanto-kurso por komencantoj (taŭga ankaŭ por ne-germanoj). Ĝi estas senpaga kaj malfermita al la publiko.