Nia marta konversacia rondo alproksimiĝas, ĝuu kaj lernu kun ni!
16:00 - 18:00
Ameriko/Mexico_City
Elekti horzonon
En ĉiu dua dimanĉo de la monato ni okazigas monatan renkontiĝon

LokaKurso

Venis tempo ĝui kaj lerni samtempe parolante la internacian lingvon en CDMX. Ni renkontiĝos dimanĉe, en la 8a de marto je la 16ah. kiel kutime en la rapida manĝaĵareo de "Galerías Plaza de las Estrellas", kies adreso estas: Circuito interior 193, col. Verónica Anzures, en la ĉefurbo de la lando.
Kion ni faros? Ni renkontiĝos kun amikoj, praktikos la lingvon, konos novajn lernantojn, pligrandigos la teamon, disvastigos Esperanton, simple ni pasigos kune tre agrablan tempon.
Ĉiuj estas invitataj, eĉ scivolemuloj, akompanantoj kaj, kompreneble, ni dorlotos ĉiun virinon, kiuj ĉeestos, ili ricevos belan, esperantan libropaĝdisigilon kaj 15% da rabato en la membreco al MEF por 2020 en la kategorioj A kaj B. 
Bonvenon!!!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-mexico.org
estraro(ĉe)esperanto-mexico.org
Galerías Plaza de las Estrellas

Interesiĝintoj

Administranto