NULIGITA pro la kronvirusa pandemio
FESTO revenas - partoprenu ankaŭ vi!

Internacia

 Post longa paŭzo revenas FESTO, finfine! Ni longe atendis ke ĝi denove okazu por scii kien iri en somero por fuĝi la hejmon kaj festi FESTOn kun multe da muziko, kreativaj laborgrupoj aŭ prelegoj, kun amikoj, en tendoj aŭ ĉambroj, kun aŭ sen menditaj manĝoj, preskaŭ ĉio eblas.
La Verdaj Skoltoj realigas novan FESTOn 2020.
Ni ofertas al vi la plej festeman terure organizitan renkontiĝon kun plej grandaj amuziĝeblecoj.
Ĉiun vesperon okazos koncertoj kaj en Esperanto kaj en aliaj lingvoj. La trinkejo estos malferma ĝis la nokto-nokto-fin’.
Ĉiun tagon vi havos eblecon por mem muziki en grupoj aŭ sola, ludi, migri, bicikli aŭ simple ĝui la vivon.
Specialaj rabatoj por frua aliĝo, familioj, junuloj, Verdaj Skoltoj kaj helpantoj haveblas. Por helpantoj ni ebligas specialan anĝelan sistemon, rigardu ĝiajn kondiĉojn.

La FESTO- Teamo 
Verdaj Skoltoj kaj Vinilkosmo
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉