Ponta Festo 2019
11:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Informstando pri Esperanto

Ponta Festo 2019 - en Frankfurt (Oder), Germanio. Jam la dekunuan fojon Ronald Schindler instalos informstandon pri Esperanto nome de Esperanto-Asocio Berlin-Brandenburgio kaj Esperanto-Ligo Berlin. Ĉijare per apogo de la Popola Altlernejo de Frankfurt (Odro), ĉar tie okazu informvespero pri Esperanto la 8-an de majo 

La Ponta Festo okazos inter 11:00 kaj 18:00 h ĉefe en la regiono de la urboponto inter Frankfurt (Odro) kaj Słubice. En la proksimeco de la ponto (al norda direkto) ankaŭ instaliĝos nia informstando, rekonebla per Esperanto-flago. Organizas: EABB - Ronald Schindler, Eberswalder Straße 15, D-15234 Frankfurt (Oder), Germanio.



📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

RonaldSchindler(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureYves Nevelsteen