Retoso, la nova reta evento de TEJO, estas momento por interrete amuziĝi, lerni kaj renkontiĝi kun amikoj en Esperantujo!

Internacia

Se vi volas renkonti homojn el pluraj landoj, se vi ŝatas aŭskulti prelegojn pri diversaj temoj, se vi volas lerni ion novan, se vi ŝatas ludi ludojn, aŭ se vi volas simple malŝtreĉiĝi babilante kun samideanoj, jen la okazo, organizita de junuloj por junuloj!

Partoprenu en la unua Retoso kaj spertu la internaciecan etoson de Esperantujo de via komforta loĝejo!
 
fona bildo OK.jpg 863 kB










La evento estas senpaga por ĉiuj membroj kaj patronoj de TEJO.

Por kontribui al la bunta programo, skribu al ni: retoso.programo@gmail.com

La organiza teamo bezonas helpantojn kiuj zorgos pri programo kaj varbado. Se vi pretas esti helpanto aŭ pensas ke vi povas alimaniere kontribui al la evento, ne hezitu kontakti nin: retoso.tejo@gmail.com

ALIĜILO : https://retoso2021.tejo.org/aligilo/
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉