🖥 NASK-2023: Pretiga kurso
20:30 - 22:00
Ameriko/Novjorko
Elekti horzonon
Bona preparo por la someraj NASK-kursaro kaj kongresoj.

Internacia

Datoj
Ĉiun mardon kaj ĵaŭdon de la 4-a de Aprilo ĝis la 4-a de Majo, de 20:30 – 22:00 laŭ la usona orienta horzono (UTC-4).


Instruisto: Rafa Nogueras


Rafa ŝatas legi (kaj foje eĉ verki!) en Esperanto. Liaj verkoj estis premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, en la Internacia Novelo-Konkurso (INK) de la Literatura Akademio de Esperanto, kaj en la literatura konkurso de la Bjalistoka Esperanto-Societo.

Li estas “onklo” en la programo Ekparolu!, instruas la lingvon kadre de la Nord-Londona Esperanto-klubo, kaj estas parto de la teamo kiu prizorgas la Esperanto-kurson en Duolingo (kie li ĉefe voĉlegas la frazojn). Cetere li kunredaktas la rubrikonMikronovelo de Usona Esperantisto, kaj li mem verkis multajn el la rakontoj tie.

Priskribo
Bona preparo por la someraj NASK-kursaro kaj kongresoj. La kurso permesas nur 20 lernantojn, do registru frue!

Ĉu vi jam lernis iom da Esperanto, sed volas plifirmigi vian komprenon pri la baza gramatiko? Ĉu vi lernis Esperanton antaŭ longe, kaj volas refreŝigi viajn sciojn? Rafa instruos al vi la kernajn konceptojn de la lingvo, kaj certigos, ke vi havos bonan bazon.

(Bv. rimarki, ke tiu ĉi estas ripetiĝo de la sama kurso de printempo 2022.)

Por pli da informoj kaj por aliĝi, vizitu la jenan paĝon.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉