🖥 🐀RB_Hameln: 🎶34-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Klubkunveno de la Ratkaptista Bando Hameln kun gastoj - ĉi-foje rete per Zoom

InternaciaLoka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!

Kantoparado KLEIN - Christina Dichterliebchen zupft. by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 KLEIN.jpg 30 {0}
Detala programo:
12.07.2023:     20.00 horo virtuala kunveno per Zoom:     
34-a Kantoparado - voĉdonu por la kanto de la tago!
Vi havas la eblecon prezenti unu el viaj plej ŝatataj Esperanto-kantoj kaj post la prezentado ni voĉdonas kaj elektas la kanton de la tago. 



Reguloj:
  • Dum la kunveno estas prezentitaj 9 kantoj kaj ilia resuma filmo.
  • Nur post la 9+1 prezentoj ĉiu ĉeestanto en la Zoom-ĉambro ekrajtas voĉdoni
    • Prefere per la paĝo de PollUnit, kiu aŭtomate kalkulas la voĉojn (la ligilon vi ricevos post la resuma filmo)
    • Nur se eble tio ne funkcias, vi rajtas sendi vian voĉdonadon al  hameln@esperanto.de  per privata mesaĝo al Heinz en la Zoom-babilejo
    • Nur tra PollUnit, retmesaĝo kaj Zoom-babilejo voĉdonado validas
  • Ĉiu havas entute 7 poentojn por disdoni. Vi povas doni al unu kanto maksimume 4 poentojn. Tri ekzemploj:  
    • la kanto, kiu plej plaĉas al vi, ricevas 4 poentojn, la sekva 2 poentojn kaj unu plia ankoraŭ 1 poenton.
    • unu kanto ricevas 4 poentojn, la dua 3 poentojn
    • al sep kantoj vi donas po 1 poento
  • Vi nepre sendu vian voĉdonon per via propra, rekonebla nomo. Ne validas asocioj, klubaj aŭ fantaziaj nomoj
  • Post adicio de la poentoj ni ekscias, kiu estas la Kanto de la tago.
  • La kantoj sur rangoj 1 ĝis 3 denove estos prezentataj en la sekva Kantoparado, kune kun 6 novaj proponoj, kaj ili povas esti reelektitaj ekde 2023 maksimume 2 fojojn (entute prezentitaj 3 fojojn) kaj poste denove proponitaj post unu jaro.

Propraj proponoj
  • Ĉiu povas sendi minimume 2 semajnojn antaŭ la kunveno unu deziratan kanton (kun la ligilo ekz. al jutubo) al la adreso hameln@esperanto.de .
  • Elektado dependas de la alventempo de la retpoŝto. Se venas pli ol 6 kantoj, ili povas esti ludataj en unu el la sekvaj Kantoparadoj.
  • Por havi pli varian programon, ĉiu proponinto kaj ankaŭ ĉiu muzikisto plejeble rajtas partopreni nur per unu kanto samtempe.

Rezulto de la voĉdonado
Kelkajn tagojn post la Kantoparado vi povas legi ĉi-tie sube:
  • la liston de la kantoj kaj la ligilojn al ili
  • la ligilon al la resuma filmo
  • la rezulton de la voĉdonado
Alklaku la dosierojn sube por pli bone legi ilin.
 
 
Multan plezuron! 

Rezultoj 34-a Kantoparado.PNG 392 {0}

(Bonvolu alklaki sube sur la dosierojn por pli bone legi ĉion!)

Proponoj dum la 34-a Kanto-Parado je la 12.07.2023:
1) Kaŝi: 3:49 Amokanto - La perdita Generacio https://www.youtube.com/watch?v=CyZhjeuD3p4 
2) Inge: 4:59 La nereĝojigeblulo – Gijom‘ Armide https://www.youtube.com/watch?v=qQHJ7jU_Pbg
3) Michaela: 5:33 Esperanta Tragedio – June kaj Kune https://www.youtube.com/watch?v=cVa_PsGqwWU
4)  Dorothee 2:49 Kiam restas am‘ nur - La kompanoj https://www.youtube.com/watch?v=6pMStwxjrwI 
5) Meri: 3:00 De am‘ iĝas rim‘ libereco – Amira Chun https://www.youtube.com/watch?v=NekF4HdAW1A 
6) Tatjana: 2:17 33 Bovinoj – Paŭlo Moĵajev https://www.youtube.com/watch?v=IjYHV3GVLkY 
7) Attila+Ewa: 4:18 Violbukedo – Attila Schimmer https://www.youtube.com/watch?v=OsKV80zC0qM 
8) Fransoazo: 5:33 Kanto de la subteraj loĝantoj – Eterna Krokodilanto (Reludversio de kanto de belarusa grupo N.R.M.) https://www.youtube.com/watch?v=w0yBNQu9UJw 
9) Heinz: 3:15 Ĉio estas amo – Armel Amiot https://www.youtube.com/watch?v=09Pp-2uCogE 

Voĉdonantoj 34-a Kantoparado.PNG 38,7 {0}

Atentu: Jena kanto atingis la limon de 3-foja partoprenado kaj oni ne plu povis voĉdoni por tiu kanto:
Kanto n-ro 1): Amokanto de La Perdita Generacio (LPG)

Rezultoj kaj statistikoj de la voĉdonado estas videblaj ĉi tie:
https://pollunit.com/de/polls/nfppbma4hitqpkjxyvheya kaj  https://pollunit.com/de/polls/nfppbma4hitqpkjxyvheya/evaluations 

Poentoj 34-a Kantoparado.PNG 38,6 {0}


Venkintoj post la voĉdonado (56 voĉdonantoj) kaj venontan fojon denove ĉeestos:
1-a rango kun 112 poentoj: Ĉio estas amo - Armel Amiot
2-a rango kun 56 poentoj: Esperanta Tragedio - June kaj Kune
3-a rango kun 50 poentoj: Violbukedo - Attila Schimmer

Landoj 34-a Kantoparado.PNG 24,3 {0}

 
Denove estis bela vespero dum la 34-a Kantoparado. Entute partoprenis 72 homoj el 19 landoj (Hungarujo, Francujo, Hispanujo, Belgujo, Nederlando, Danujo, Slovakujo, Kroatujo, Rusujo, Svislando, Britujo, Bulgarujo, Ukrainujo, Usono, Italujo, Ĉeĥujo, Armenujo, Aŭstralio kaj Germaujo). Apartan dankon por la partoprenado al la grupo el Kastelo Greziljono (dum la Maratonaj Kursoj)! Koran dankon, ke vi ĉiuj ĉeestis. Voĉdonis en la fino 56 homoj

 

La ligilo al la Zoom-ĉambro de la Esperanto-grupo Hameleno estas: https://us04web.zoom.us/j/851458747?pwd=VGNaVnlXK0taaWFvY0tiMmRMQVlQZz09 . Kiel pasvorton enmetu la numeron de la naskiĝjaro de Esperanto (la jaro, en kiu aperis la "Unua Libro"). Vi trovas ĝin sur la paĝo https://lernu.net/eo/esperanto .  Aŭ demandu ĝin per retpoŝto al hameln@esperanto.de .

Foto: ©  "Christina Dichterliebchen zupft." by wolfgraebel is licensed under CC BY-NC-ND 2.0 

Aldonaj informoj:
 
Dosieroj
Registritaj prezentoj

Resuma filmo de la 34-a Kantoparado

Jen vi povas spekti la resuman filmon pri ĉiuj naŭ kantoj, kiuj estis ludataj en la 34-a Kantoparado. Dankon al Paŭlo de la Verda Stacio!