🖥 1-a Internacia FinuPolionNun Go-Turniro
Interreta internacia go-turniro kun Esperanto kiel unu el la oficialaj lingvoj

InternaciaKonkurso

Internacia turniro de la azia tabulludo goo, kvin raŭndoj interrete.  Ĉiuj turnirkotizoj estos donacitaj al la kampanjo "FinuPolionNun" por la elradikigo de la malsano poliomjelito. La turniro estos organizita per kunlaboro de Rotaria Klubo Ŝvaĵ Romia Vinstrato en Germanio, la Konfuceo-Instituto de la Universitato de la urbo Treviro (germane Trier) en Germanio, la Germana Go-Asocio, la Rotaria Amikaro de Esperantistoj kaj la go-lernejo "Polgote" en Pollando. La turniro komencos la 16-a de januaro 2021, sed registriĝo jam nun eblas. Se vi ne scipovas ludi goon, vi tamen povas apogi la eventon, se vi informas la go-klubon en via urbo aŭ vian nacian go-asocion pri ĝi.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉