Lingva kafejo
17:30 - 19:00 (MET)
Eŭropo/Bratislavo
Elekti horzonon
Unufoje monate iras aŭstraj esperantistoj al Bratislavo, por renkontiĝi kun siaj slovakaj amikoj

Loka

Unufoje monate iras aŭstraj esperantistoj al Bratislavo, por renkontiĝi kun siaj slovakaj amikoj kaj  samideanoj, en la granda kafejo Dunaj. Ĉi tie oni lernas diversajn lingvojn, ĉe ĉiu  tablo  oni  parolas  alimaniere. Vi povas elekti, ĉu vi volas lerni la  anglan,  la  francan, la rusan, la polan aŭ iu alian lingvon. Ĉiuj estas bonhumoraj, amikoj parolas pri la mondo kaj pri ĉiutagaj aferoj trinkumante bongustajn trinkaĵojn. Oni ofertas eĉ ekzotikajn koktelojn. Imagu homoj, nia Esperanta tablo estas la plej granda en la tuta kafejo. Al ni venas eĉ 15 aŭ pli da homoj. Ĉu suno brilas aŭ pluvo pluvas, bonaj amikoj ĉiam venas. Ili simple volas esti kune kaj ĝui la internacian etoson. Nia kara amikino Maria Minichová estas la ĉefa organizantino de nia kunveno. Ŝi zorgas ĉiam ke oni ne krokodilu, ŝi alportas ĉiam bongustajn kuketojn, ŝi rakontas ĉiam la plej interesajn rakontojn kaj ofte ŝi kunportas ankaŭ interesajn ludojn por ke amikoj ne enuiĝu. Ni, aŭstraj esperantistoj, estas vere dankemaj havi niajn slovakajn samideanojn. Kun ili ni ne sentas nin solaj. Ĉiam la unuan merkredon en la monato, en la kafejo Dunaj, strato Nedbalova 3, Bratislavo, laŭ organizo de Goethe-Instituto.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉