Renkontiĝo kun norvega biciklisto
18:30 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Publika kunveno kun Claude Rouget el Tromso (Norvegio).

Loka

Claude Rouget biciklas de Norvegio al Portugalio. Li haltos en Hérouville por publika kunveno kaj por revidi multajn amikojn ĉar li loĝis en Normandio antaù ol migri al Norvegio. Claude Rouget havas, kun Ljuba ruse devena kaj ankaù esperantisto, filinon kiu denaske scipovas Esperanton. Li faris universitatan studon kadre de la universitato de Oslo pri rusaj dungitoj (de 1919 ĝis 1941) en grava uzino apud Caen (Normandio). Li publike intervenos pri sia biciklado, pri sia vivo en Norvegio, pri sia rilato al E-o kaj respondos al la demandoj de la publiko.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

herouville-esperanto(ĉe)sfr.fr

Interesiĝintoj

Administranto