2-a Eŭropa Civitana Renkonto
Laborateliero "Esperanto kaj Eŭropo" kadre de "Kleriĝo kaj Lingvoj"

Internacia

La temkampoj estos "La Mondo de Laboro", "Hobioj kaj Libertempo", "Kleriĝo kaj Lingvoj", "Familio kaj Junularo", "Religio kaj Etiko", "Politiko kaj Juro", "Sano kaj Socialo", "Sporto, Muziko, Arto".

Malgraŭ la klimatokrizo, la migrantoproblemoj, la breksito kaj okupiĝado pri naciaj anstataŭ pri eŭropaj interesoj Eŭropo nun kiel antaŭe estas alianco, portata/apogata de multaj civitanoj - surbaze de laŭeble pacaj kaj demokratiaj principoj kaj aktuale multflanke batalanta kontraŭ la resursa kaj sistema degradigo de la vivmedio sur nia unu komuna Planedo... Eŭropa devas esti Eŭropa de la gecivitanoj.

La Eŭropa Civitana Renkonto seriozas pri ĉi celo kaj volas spertebligi Eŭropon por ĉiuj.
La iniciatintoj de la ECR estas plurkampe engaĝiĝantaj geeŭropanoj. La renkonto estas partipolitike, ekonomie kaj religie neŭtrala. Ĝi fariĝu daŭripova platformo por interŝanĝado pri komunaĵoj kaj diferencoj kaj montru, ke diverseco povas esti riĉiĝo por la propra vivo
kaj povas bone harmonii kun unueco. La renkonto konsistas el inform- kaj laboratelieroj pri multaj kulturaj kaj socialaj kampoj/temoj (historio, kleriĝo, lingvoj, juro, homaj rajtoj, demokratio, civitana partoprenado, honoroficeco, sporto, artoj, homaj rajtoj ktp.) kaj ampleksa kromprogramo. Estos laŭbezone interpretistoj.

Estos ateliero pri Esperanto, ties aktualaj perspektivoj, la lingvopolitiko de la EU kaj ekspreslingvokurso. La hejmpaĝoj pli kaj pli ĝisdatigos/plidetaligos la programon.

Kontakto pri la renkonto: office@kassel-ebb.eu (Oni povas libere peti informojn kaj ankaŭ jam nun senformulare aliĝi tie. Por eksterlanduloj estos subvencioj por la vojaĝo.)

Kontakto per/pri Esperanto: Wolfgang Günther.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

kassel-ebb.eu
w.guenther.esperanto(ĉe)web.de
Kulturinitiative Harleshausen, Karlshafener Strasse 2

Interesiĝintoj

Administranto