37-a Poludnica
Internacia renkontiĝo de vojaĝantoj-esperantistoj

Loka

Poludnica estas monto en Malaltaj Tatroj en Slovakio. Ĝi estas alta 1 549 m super la maro. El geografia vidpunkto Poludnica estas fino de norden celanta montdorso. Laŭ ĝi esperantistoj nomas la tradician vintran renkontiĝon de esperantistoj–vojaĝantoj kaj turistoj ekde la jaro 1983. La kuranta kvara jardeko de la renkontiĝoj jam havas internacian karakteron kun riĉa kelktaga programo, kie krom turismaj programeroj estas pluraj sportaj aktivecoj, prelegoj pri vojaĝoj el la tuta mondo kaj informoj pri praktikaj scioj de vojaĝantoj. ### Programo - Vintra turisma ekskurso (Babky 1 566 m en Okcidentaj Tatroj) - Esperantistoj-vojaĝantoj (prelegoj) - Prelegoj pri vojaĝoj el la tuta mondo - Fotoekspozicio kaj filmetoj pri vojaĝoj - Geografia konkurso kaj instruado - Naĝado en termala baseno, saŭno - Skikurado kaj skiado - Supreniro al Poludnica, konstruo de E-obo - Amuziĝo - Novaj aktivecoj en Esperanto Pli da informoj ĉe la retpaĝo
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.poludnica.esperanto.sk
poludnica83(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureFernando Ŝajani