Mez-Anglia Semajnfino Esperantista
Tabulludoj kaj kartludoj, kun bonaj manĝaĵoj kaj sociumado en Esperanto. Rabato por eksterlandanoj.

Loka

Kvartaga semajnfino por verŝajne inter 10 kaj 20 esperantistoj, dum kiu ni uzos ĉefe Esperanton inter ni.

Estos tabulludoj kaj kartludoj. Estos bonaj manĝaĵoj por veganaj, vegetaraj, kaj karnemaj partoprenantoj. Estos ekskursoj (vidu retejon por detaloj).

La evento estas okazo por prilabori novajn ludojn en Esperanto. Ni havos ilojn por presi kaj eltondi profesiaspektajn kartojn, kaj eĉ materialojn por fari tabulon, skatolon, k.s. Se vi havas duon-finitan projekton aŭ eĉ svagan ideon por nova ludo en Esperanto, trovu kunlaborantojn ĉi tie kaj vi verŝajne foriros de la evento kun ekzemplero de via nova ludo en la valizo.

Sabaton, tiuj kiuj estas motivitaj iros al la loka Park Run. Tiuvespere, ni ĝuos 5-minutajn fulmprelegojn pri la temo “Io Interesa”. Bonvolu kontribui!

Krom tio, estos sufiĉe multe da libera tempo por babili, ludi, naĝi, sidi aŭ ludi en la granda ĝardeno, kuiri, triki, drinketi, ktp.

La kotizo estas £85/€95, kiu inkluzivas 4 tranoktojn kaj ĉiujn manĝojn. Tendumantoj havos rabaton de £10/€10. Aliĝoj ĝis 15-a de aŭgusto 2019 havos rabaton de £10/€10. Eksterlandaj vizitantoj havos 50%-an rabaton. La kotizo ne inkluzivas ekskursojn.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

MASE.org.uk/
saluton(ĉe)mase.org.uk
CV35 9LH

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureTim Morley