13a Internacia Himalaja Renkontiĝo
La Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 13-an Internacian Himalajan Renkontiĝon por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj.

Nepalo estas mirinda lando kun buntaj kulturaj^oj. C^i-foje ni grimpos sur la monton 2500 metrojn altan, de kie ni povos vidi panorame belegajn montegojn en la matena krepusko.

Dum via restado, vi loĝos en bonkvalitaj vilaĝaj hoteloj. Ĉiuj manĝkostoj en viaj partoprentagoj kaj aliaj kostoj (enirpagoj,vojaĝpermesiloj kaj transportoj ktp) en Nepalo estas inkluzivitaj en la aliĝkosto sed tiu ne kovras asekuron. La kotizo estas kalkulita ne por gajni monon. Similaj turismaj servoj kutime kostas preskaŭ 150 eŭrojn po tage, multaj niaj servoj estas volontulaj servoj de nepalaj esperantistoj.

La ĉefa parto de la Himalaja Renkontiĝo 2019 estos vojaĝo al alia granda valo de Nepalo, nome Pokhara situanta okcidente 200 kilometrojn for de Katmanduo. Survoje ni haltos por vidi vidindaĵojn laŭ la riveroj Trisuli kaj Marsjagdi. De Pokhara ni povas ĝui fabelan panoramon de la montoj de Annapurna, Dhaŭlagiri kaj Manaslu (8000 metroj altaj) en la Himalaja Montaro. La pinto de Maĉapuĉre (la fiŝvosto) majeste dominas la scenon.

 

Laŭtaga skizo de Panchhase-Piedvojaĝo:

la 26an de februaro: Alveno, enhoteliĝo kaj bonvenigo

la 27an de februaro: Vidindaĵoj en Katmanduo

la 28an de februaro: Vidindaĵoj en Katmanduo

la 1an de marto: 6-hora veturado de Katmanduo al Pokhara (820m)

la 2an : 4-hora marŝado de Pokhara al Pumdi (1520m)

la 3an : 5-hora marŝado de Pumdi al Panchhase Vanjang (2500m)

la 4an: 6-hora marŝado de Panchhase al Bhadaure (1670m)

la 5an: 6-hora marŝado de Bhadaure al Naudada (1515m)

la 6an: 6-hora marŝado de Naudada al Pokhara

la 7an: Reveno de Pokhara al Katmanduo

la 8an: Libera tago kaj Adiaŭa Vespero

la 9an de marto: Foriro

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.org.np/item/44-13a-i...
nespa.1990(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureFernando Ŝajani