15a Internacia Meditado de Ŭonbulismo
Oni praktikas meditadon, faras komunan ekskurson al vizitinda loko, spertas korean kulturon, konatiĝas kun ŭonbulismo kaj tiel plu.

Internacia

Esperantista Asocio de Ŭonbulismo (EAŬ) ekde la jaro 2006 ĉiujare okazigas internacian meditadon, en kiu oni praktikas meditadon, faras komunan ekskurson al vizitinda loko, spertas korean kulturon, konatiĝas kun ŭonbulismo kaj tiel plu. Ni planas komune veturi de Seulo kaj de Busano. La trejnejo situas en tre pitoreska montaro.

1. Kiam: 6 (ĵaŭdo) - 9 (dimanĉo) junio 2019
2. Kie: Junulara Trejnejo Bene apud Busano 
http://map.daum.net/?urlX=959422&urlY=578203&itemId=10436786
3. Enhavo: meditado, prelegoj, koreaj kulturo kaj tradicia ludo, ekskurso, bankedo kaj tiel plu 
4. Kotizo: 80 eŭroj aŭ 100 000 ŭonoj (programo, manĝo, loĝo, ekskurso)
5. Nombro: ĝis 50 personoj 
6. Prelegoj: temoj pri meditado estas bonvenaj.
8. Aliĝlimdato: 6a de majo 2019
9. Kontakto kaj aliĝo: ĉe CHOE Taesok (chtaesok@hanmail.net)
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

blog.chojus.com/4941
chtaesok(ĉe)hanmail.net
Narijeonggil 75, Sangbukmyeon, Uljugung, Ulsan

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureTaesok 대석