Veterana Renkontiĝo
11:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Post la manĝo, Paul Peeraerts montros trafajn bildojn el la historio de nia landa movado ekde kiam li aktivis.

Loka

Saluton geamikoj,

Ni invitas veteranojn por kunveni:  dimanĉon, la 13an de oktobro en la sidejo de FEL kaj LVS. Ni malfermos la salonon ekde la 11a horo. Jam eblos babili pri vetero kaj cetero kaj aperitivi. Je la 13a horo, Hilde preparos gastronomian delikataĵon: angilaĵon en verdaĵoj por po € 25,00.

Kompreneble necesas antaŭanonci sin: ivo.durwael@telenet.be aŭ +32 494 06 82 71.
Post la manĝo, Paul montros trafajn bildojn el la historio de nia landa movado ekde kiam li aktivis. Li selektos bildojn surbaze de la anoncitaj partoprenantoj. Dum la prezentado ni atendas eksplodon da klarigoj kaj anekdotoj de la ĉeestantoj. Mi ankaŭ petas vin, partoprenontojn mem kunporti fotomaterialon. Tio kovru la ceteran posttagmezan tempon ĝis elĉerpiĝo de la rememoroj.
Kaj mi jam atendas vian anoncon pri partopreno!

Amike, Ivo Durwael
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be
Lange Beeldekensstraat 169

Interesiĝintoj

Administranto