Datreveno de la meteorita falo
16:30 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Zagrebo
Elekti horzonon
Organizas Kroata Esperanto-Ligo

En la jaro 1751 falis meteorito en la regiono Hrvatsko zagorje, proksime al la malgranda vilaĝo Hrašćina-Trgovišće. La vilaĝo estas proksime de Breznički Hum, kelkajn kilometrojn de la autovojo Zagreb-Varaždin. La datrevenoj estas festataj en la malnova bieno en Hrašćina jam plurajn jarojn. La organizanto estas Kroata Esperanto-Ligo. Kadre de la kultura programo, kiun ĉiam ĉeestas kelkaj elstaraj personoj el kroatia kultura vivo, la festoj ĉiam iel rilatas ankaŭ al la internacia lingvo Esperanto. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj