Naskiĝdatreveno de Claude Piron
Claude Piron estis svisa esperantisto, lingvisto kaj psikologo


28.02.2019:   Naskiĝdatreveno de Claude Piron
Claude Piron (naskiĝis la 26-an de februaro 1931 en Namuro/Belgio, mortis la 22-an de januaro 2008 en Gland/Svislando) estis svisa esperantisto, lingvisto kaj psikologo; de 1956 ĝis 1961 li ankaŭ estis tradukisto por Unuiĝintaj Nacioj (el la ĉina, el la angla, el la rusa kaj el la hispana en la francan). Post sia laboro ĉe UN, li laboris por Monda Organizaĵo pri Sano en la tuta mondo kaj verkis multajn Esperantajn verkojn. Li ankaŭ uzis Esperanton en multaj landoj, inkluzive de Japanio, Ĉinio, Uzbekio, Kazaĥlando kaj kelkaj lokoj en Afriko kaj Latina Ameriko, kaj preskaŭ ĉiuj eŭropaj landoj. Li instruis Esperanton ĉe la Ŝtata Universitato de San-Francisko. Lia verkaro inkluzivas lernolibrojn, facilajn legaĵojn, romanojn, novelojn, poezion, faklibrojn kaj artikolojn. Liaj plej famaj verkoj estas Gerda Malaperis kaj La Bona Lingvo. Li ankaŭ verkis romanojn sub la pseŭdonimoj Johán Valano kaj Johán Balano. (Vikipedio.)
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj