Studsabato en CDELI
10:00 - 17:30 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
Malkovro kaj studo de Esperanto

Kurso

Por plenumi la bezonon praktiki la lingvon sub la gvido de atentaj pedagogo, la Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI), fako de la Urba Biblioteko de La Chaux-de-Fonds, regule organizas studsabatojn, malfermitaj por ĉiuj. Ili estis organizitaj de Claude Gacond dum jardekoj, nuntempe gvidataj de Mónika Molnár, Nancy Fontannaz, Luc Allemand, Stefano Keller, Nicole Margot kaj Danielle Carrier.

3 studgrupoj: komencantoj, progresantoj, supera nivelo.

Por faciligi la organizon de la evento, la partoprenantoj anoncu sin ĝis la antaŭa mardo, indikante siajn nomon, adreson kaj telefonnumeron, perrete: esperanto@cdeli.org - telefone: 021 728 31 27 (kun respondilo) aŭ 032 967 68 42 (CDELI). Kosto: Po 15.- svisaj frankoj por studsabato (senpage por studantoj).

La Biblioteko troviĝas ĉe la numero 33 de la strato Progrès. El la stacidomo ĝi atingeblas per la buso 304, direkto "Hôpital", 3-a haltejo: "Bibliothèque". Aŭtomobilistoj sekvu la ŝildojn vojmontrantajn "Bibliothèque". Bonvolu parki en la stratoj de la kvartalo, ne en la korto.

Sub la aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo (SES) kaj de Svisa ILEI-Sekcio (SIS)
CDELI, Bibliothèque de la Ville, Rue du Progrès 33, CH-2300 La Chaux-de-Fonds, Suisse. Tél. +41 32 967 68 42 www.cdeli.org/cours | www.cdeli.org/esperantokurs | www.lernu.net
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉