Zamenhof-Tago
Komenca horo ne konata
Etc/UTC
Estas renkontiĝo, kiun organizas APETO (Agado por la Progresigo de Esperanto en Togolando) inter siaj membroj, memore al la naskiĝtago de Zamenhof

Laŭprograme estos ekspozicio de la revuo « Esperanto en Afriko », deklamo de poemoj, filmprezento, prelegoj, kolekto de impresoj rilate al UEA kaj la nova kotizsistemo, video-interbabilado kun eksterafrikaj e-istoj, kunmanĝo kaj diversaĵoj.

Mallonge, temos pri la plej granda ĉi-jara festo en Togolando. Oni bonvolu aliĝi por kunfesti kun ni la Tagon de Esperanto-kulturo en bona etoso.

Retpoŝtadreso: adjevia <ĉe> gmail <punkto> com

Viziti la retpaĝon
Raporti malĝustan informon
Informoj

Adreso: Centre universitaire Saint Jean de Lomé
Urbo (aŭ loko): Lomeo - Togolando

0 0 partoprenantoj

Administranto
Adjevi Adje