76-a Internacia Junulara Kongreso, IJK
Kongresa temo: Toleremo - ĉu senlima?
Ni ĝojas anonci ke la IJK 2020 – 76-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos de la 11-a ĝis la 18-a de julio 2020 en Someren, Nederlando! La eventon organizos NEJ – Nederlanda Esperanto-Junularo.

La organiza teamo, kiu konsistas el 14 homoj (kaj unu koko), jam subskribis la kontrakton kun la IJK-ejo. La loko ofertas ĉirkaŭ 250 litojn kaj multajn lokojn en amasloĝejo kaj tendejo. 

La retpaĝo kaj aliĝilo aperos publike dum IJK 2019 en Slovakio. 

Se vi volas esti helpanto, kontaktu la organizan teamon ĉe esperantojongeren@gmail.com

Venu Someren, Venu Nederlanden! 

Retpoŝtadreso: esperantojongeren <ĉe> gmail <punkto> com

Viziti la retpaĝon
Dosieroj
Raporti malĝustan informon
Informoj

Adreso: De Hoof 18
Urbo: Somereno - Nederlando

2 0 partoprenantoj

Kreinto
Robin van der Vliet