LandArt, Arto kaj Naturo
Nathalie kreos kun vi artaĵojn per naturaj materialoj

  •  Arto kaj Naturo en Greziljono, nia versio de Landarto
  • Nathalie proponas al vi beligi la rektan ĉirkaŭaĵon de la kastelo kaj kampadejo per verketoj kiaj : pentrado sur stumpo (laŭ modeloj proponitaj por reprodukto) ; mobiloj ; panelo dekorativa (laŭ la ekzemplo sur la apuda foto) ; benkoj naturaj ; etikedoj per brulgravurilo por la nomo de la plantoj en la bedoj ; strukturoj el vimeno ... pli da ideoj ne mankas !
  •  Post la unua mateno pasigita por elekti la laborlokojn kaj kolekti materialojn en la parko, la atelieroj establiĝos laŭ la emoj de ĉiu. Ekster la atelieroj, vi povas ĝardenumi kun Nathalie.
  • Nathalie atendas vin multnombraj por debuti tiun projekton !
  • Infanoj aparte bonvenas.
  •  Venu kun materialoj se vi povas (bambuo, vimeno, ligno el paletroj, lano, pendaĵoj por la mobiloj), sed precipe, kontaktu min por ke ni diskutu antaŭe pri la planitaj verkoj : rigault.nathalie ĉe gmail.com

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

gresillon.org/spip.php?rubrique17&...
kastelo(ĉe)gresillon.org
Grésillon

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureBert Schumann