71-a IFEF-kongreso
71-a IFEF-kongreso en Malaga, Hispanio

Atendos vin ne nur fakaj programoj, sed ankaŭ programeroj por la amikoj kaj simpatiantoj de fervojo, riĉa kultura programo (spektakloj, koncertoj, dancvespero) kaj vizito en unu el la plej belaj regionoj de Hispanio. La diverstemaj fervojfakaj prelegoj prezentos novaĵojn kaj progresojn en Hispanio. Ne mankos temoj pri la moderniĝo de fervojo mondskale, tiel ke la kontribuo de la fervojistaj esperantistoj al nia kongreso povas demonstri ke la daŭra evoluo en fervojfaka medio estas inter la plej progresemaj. Kvankam fervojista kongreso, ĉiuj esperantistoj kaj amikoj de fervojo estos bonvenaj ĉar ĝi estas malfermita al publiko, al la urbo, al ĉiuj kiuj interesiĝas pri Esperanto.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

ifef.free.fr/Malaga2019

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureFernando Ŝajani