🖥 Filma konkurso “Mia Asocio, Mia Urbo”
Gajnu repagon de vojaĝo al Montrealo, Kanado, por la 105-a Universala Kongreso

Alia

Kadre de la 55-jariĝo de la esperanta disaŭdigo de Ĉina Radio Internacia (ĈRI) kaj de la agado por Ĝemelaj Urboj de UEA, ĈRI kun UEA lanĉas la filman konkurson “Mia Asocio, Mia Urbo”. La konkurso celas diskonigi Esperanto-asociojn en diversaj lokoj de la mondo samkiel la lokajn kulturaĵojn de la urboj, kie situas la E-asocioj. Por partopreni kandidatoj devas provizi al la organizantoj mallongan filmon kaj artikolon prezentantajn la E-asocion kaj kelkajn kulturaĵojn de sia urbo ĝis la 30-a de novembro. La filmoj kaj la artikoloj devas esti en Esperanto, kaj la plej bonaj ricevos premiojn, kiuj povas inkluzivi repagon de vojaĝo al Montrealo, Kanado, por la 105-a Universala Kongreso, kie la premiotaj filmoj estos prezentitaj.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj