69-a kongreso de KELI
Kristana Kongreso

Internacia

Karaj gefratoj,

Hungaraj kristanoj denove kore invitas vin partopreni Kristanan kongreson en nia lando! La urbeto Révfülöp situas 160 km sudokcidente de Budapeŝto, ĉe la norda bordo de nia belega, granda lago, Balatono. En tiu ĉi malgranda urbeto funkcias la moderna konferenca kaj eduka centro de la hungara luterana eklezio, kiu estos nia kongresejo. La bone ekipita kaj bela, ĉarma kongres-hotelo, kie kaj interne kaj ekstere ĉio, kio ĉirkaŭos nin, estas preta servi por nia bono. 

Ni petu nian Sinjoron por beno, kaj preparu niajn korojn por akcepti tiun benon! En ĉi tia hejmo ni estos kune en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu tion diras: „Ĉar kie du aŭ tri estas kune en mia nomo, tie en ilia mezo estas ankaŭ mi.” (Mateo 18:20)

Ni proponas por temo de niaj meditadoj, preĝoj kaj interparoladoj dum la kongreso: „... mi estis fremdulo kaj vi gastigis min.” (Mateo 25:35)

Ni esperas vian partoprenon en tiu kristana kunestado.

Loka Kongresa Komitato

Dio benu!

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

keli.chez.com/
agnes(ĉe)raczkevy-eotvos.com
Révfülöp, Füredi út 1, 8253 Magyarország

Interesiĝintoj

Administranto
User profile picturePeaKontakto