Kunveno de La Verda Stelo - Esperanto Antverpeno
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Prelego de Konstanze Sönfeld (DE) pri Japanio

"RIGARDO AL JAPANIO ĈE LA AŬRORO DE NOVA ERAO"
Konstanze, por la geamikoj Tuŝka, estas ĝenerala sekretario de TEJO kaj ŝi dum unu jaro vivis en Japanio.

La prelego celas enkonduki diversajn aspektojn de la nuntempa japana socio kaj rakonti pri ŝia persona sperto vivante en Japanio dum unu jaro. Okaze de la komenco de nova imperiestra erao por Japanio, post la tridekjara Heisei jidai (la erao de la "universala paco"), estas inde kune priesplori kelkajn el la nuntempaj sociaj kaj politikaj defioj de la lando.

Malfacilaĵoj rilate al la maljuniĝanta popolo, al la diverseco de ĝiaj kulturaj kaj etnaj minoritatoj kaj al la novaj enmigraj fluoj estos prezentitaj kune kun novaĵoj en leĝfarado, kiuj lastatempe igis Japanion proksimiĝi al ideala bildo de batalanto por homaj rajtoj en Azio. Nepre kunportu viajn spertojn el Japanio - kaj pli vaste el Azio - al la prelego!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉